
Николай Гумилёв : электронное собрание сочинений.
http://gumilev.ru/
Татьяна Аудерская
La Ĝirafo
Hodiaŭ mi vidas angoron en via rigard',
La brakoj subtilaj senmove min petas pri sav'…
Aŭskultu, jen fore, ĉe lago de Ĉad'
Vagadas gracia ĝiraf'.
Langvoran gracilon kaj svelton li havas ĝis nun,
Sur felo de li estas rava mirakl'-arabesk'
Simila al tiu, per kiu ornamas la lun'
Surfacon de lagoj, brilantaj pro la fosforesk'.
Imitas li ŝipon kun veloj de bunta kolor',
Kaj lia kurado similas al flugo de bird'
Kantanta plenĝoje. Kaj kiam ekkuras li for,
La sun' estingiĝas, kliniĝas kaj velkas la mirt'.
Mi scias la gajajn fabelojn de fora landar'
Pri l' nigra reĝino, pri amo de l' arda junul'…
Sed vi tro delonge suferis en morna malklar',
Ne volas vi kredi al io krom pluv' kaj nebul'.
Nu kiel priskribu mi sudan ĝardenon sen pad',
Odoron de l' herboj, la palmojn, belecon de l' pav'…
Vi ploras… Aŭskultu, jen fore, ĉe lago de Ĉad'
Vagadas gracia ĝiraf'.
Источник: Poetarium (http://poetarium.narod.ru/)
Просьба обо всех замеченных ошибках и опечатках сообщать по адресу gumilev.ru@gmail.com
При использовании материалов сайта ссылка остается на вашей совести
1997-2012, «Николай Гумилёв : электронное собрание сочинений»
http://gumilev.ru/